Atiko estas la supra ero de fasado uzata por ornamo aŭ por kaŝado de tegmento. Estas diversaj tipoj de atikaj konstrupintoj, el kiuj oni povas mencii la jenon:[1]
Romia atiko (5-a jarcento a.K. al 1-a jarcento a.K.): estis ortangula bloko de ebena tegmento kiu estis metita sur kelkaj triumfarkoj kaj kiu kutime montris aludan surskribon. Sur ĝi aperis la statuo de la triumfa komandanto honore al kiu oni starigis la monumenton. Ĝi plu estis uzata en la triumfarkoj de la Novklasikismo kaj postaj (ekz. Brandenburga pordego).[2]
Flandra aŭ ŝtupa atiko (14-a jarcento al 16-a jarcento): nome ŝtuparfoma triangulo metita kiel pinto de la fasado de domoj de Belgio kaj Nederlando (iama Flandrio), cele al la kaŝado de duflanka tegmento de la loĝejoj.[3]
Lasta etaĝo en retablo, kiam oni plilongigas la centran zonon.[4]
Romia atiko
Novklasika atiko
Flandra atiko
Francisko Azorín parolas pri la atika arkitekturo kaj priskribis ĝin tiele:
„ Greka arkitektura ordo kun pilastroj, foje uzata sur la fasada kornico kiel aldona surkonstruaĵo. ”
[5] Tiele li indikas ankaŭ la teknikajn esprimojn atika bazo, atika oro kaj atika etaĝo.
↑Fatás G. & Borrás G.M. (1980). Diccionario de términos de arte y arqueología. Alianza Editorial. ISBN 84-206-0292-2. p. 28.
↑ Morales Gómez, Adoración (2008). Diccionario visual de términos arquitectónicos. Cátedra. ISBN 978-84-376-2506-5.
↑ Morales Gómez, Adoración (2008). Diccionario visual de términos arquitectónicos. Cátedra. ISBN 978-84-376-2506-5. p. 253
↑ Lajo Pérez, Rosina (1990). Léxico de arte. Madrid - España: Akal. p. 179. ISBN 978-84-460-0924-5.